15/07/2007

D6 Sanktejo de Isejama kaj Noo-teatro

uk07emblemo-100

92-a Universala Kongreso de Esperanto.
Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007

Universala Kongreso 2007 en Jokohama.

http://www.uea.org/kongresoj/2007/db_duontagaj_ekskursoj....
Duontaga ekskurso D6 Sanktejo de Isejama kaj Noo-teatro

Dimanĉo kaj mardo posttagmeze (13h30-16h00), vendredo matene (9h30-12h00)
La ekskurso organizita de LKK (Loka Kongresa Komitato) parte okazas piede, parte uzas publikajn transportilojn!

Jen ekskurso por esplori la japanajn kulturon kaj tradiciojn.

Unue
ni vizitos piede la Parkon de Kamon-jama, fama pro la printempaj sakurfloroj.
La parko, memore al Ii Naosuke, unu el la ĉefministroj en la fina etapo de la Tokugaŭa dinastio (1603-1868), estas populara ripozejo por la urbanoj.

Due,
ankoraŭ en la parko, ni vizitos la Noo-teatron.
Depende de tio, se ne estos iu prezento dum la vizito, ni povos eniri en la internon de la teatro kaj spekti la scenejon kaj la ekspozicion de pompaj kostumoj, instrumentoj k.a.

La sekva celo estos
la Sanktejo Isejama, la loka protektejo kaj religia filio de Ise-Ĵinguu por tennooj, situanta en la gubernio Mie.
Tie okazas grandiozaj diservoj en ĉiu dua jaro.
Sur la tereno staras multaj sakuroj, kaj okazas fojfoje geedziĝa ceremonio aŭ preĝado por bona kreskado de infanoj ktp.

Laste
ni revenos al la kongresejo
tra la dekliva vojo Momiĵi-zaka,
kaj tra la Reĝina Placo konsistanta el bazaro kun diversaj vendejoj, unika magazeno kaj hotelo.

http://www.reta-vortaro.de/revo/
SAKURO = Specioj kaj sub-specioj de prunuso, similaj al ĉerizarboj, famaj precipe en Japanio pro belega kaj efemera helruĝa florado.

http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/vidinda/08sakuragic...
Ĉirkaŭaĵo de la Stacio de Sakuragi-ĉoo (+ mapo)

Parko de Kamon-jama
La parko fama pro sakurfloroj okupas parton de Momiĵi-ga-oka.
Tie staras statuo de Ii Kamon-no-kami Naosuke kiu estis unu el la ĉefministroj en la fina etapo de la Registaro de Tokugaŭa (1603-1868). La parko estis konstruita por la memoro al li.
Dum la konstruado de la unua fervojo en Japanio, tie staris loĝejoj de eksterlandaj inĝenieroj, sed nun la parko estas populara ripozejo por urbanoj.
Senpage - 12 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR).

Noo-Teatro
La teatro troviĝas en la angulo de Parko de Kamon-jama.
En ĝi estas malnova noo-scenejo konstruita la unuan fojon en Tokio en 1875.
Multaj el malnovaj noo-scenejoj en Tokio forbrulis dum la Dua Mondmilito.
Post la milito noo-teatro reviviĝis kaj unu scenejo estis donita de la posedanto al Jokohamo en 1996.
Se ne okazas prezentado, oni povas eniri en la teatron por rigardi kostumojn kaj instrumentojn.
9:00 - 20:00 - 12 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR).

Sanktejo de Isejama
Senpage - 9:00 - 20:00 - 13 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR).

http://blogo.birdo.jp/esperanto/2006/02/03-200620.php
Oni ĝenerale tradukas la Tennoon imperiestro.
Tamen Japanio ne estas imperio, tial imperiestro ne povas esti.
La japana konstitucio diras ke la Tennoo estas la simbolo de Japanio kaj ke la Tennoeco estas hereda.
Kaj la Kodo por la Tennoa Familio difinas ke viroj el la virflanka devenlinio de la Tennoa Familio heredas la Tennoecon. Tamen la nuna Tennoo havas nur du filojn, kaj post la pli juna filo viroj ne naskiĝis en la Tennoa Familio. La filoj havas nur filinojn.
Nun oni diskutas ĉu virinoj heredu la Tennoecon aŭ ne.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Imperiestro
Ankaŭ oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj.
Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis
- la imperiestron kiel japanan "papon"
- kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron".

Traduction libre et partielle de la présentation d’une excursion.

Congrès Mondial d’Espéranto 2007 à Yokohama du 4 au 11 août 2007.
Les congressistes ont le choix entre "faire du tourisme" ou assister à des conférences, des spectacles, des réunions, etc. Evidemment tout en espéranto.

Dimanche et mardi après-midi, vendredi matin.
L’excursion organisée par le comité local des espérantistes se déroule à pied et utilise les transports en commun.

Voici une excursion pour explorer la culture et les traditions japonaises.
D’abord nous visiterons le parc de Kamon-jama célèbre au printemps pour ses fleurs de cerisiers.
Ce parc est un lieu de repos populaire pour les citadins. Il est dédié à Ii Kamon-no-kami Naosuke, un premier ministre du gouvernement de Tokugawa (1603-1868). On y trouve une statue le représentant.

Toujours dans le parc, nous visiterons un théâtre Nô. S’il n’y a aucune représentation au moment de notre visite, nous entrerons dans le théâtre pour regarder la scène et l’exposition des costumes, des instruments, etc.

Notre but suivant sera le lieu saint Isejama, lieu de protection d’une filiale religieuse « impériale » ( ?).
Parfois il y a des cérémonies de mariage ou des prières pour un bon développement des enfants.

Pour terminer, nous rentrerons au lieu principal du congrès par une route en pente et la place de la Reine où se trouve un bazar avec de nombreux magasins et un hôtel.

Il y a une ancienne scène de Nô construite pour la première fois en 1875. La plupart des théâtres Nô de Tokyo ont brûlé pendant la seconde guerre mondiale.

http://www.reta-vortaro.de/revo/
SAKURO = cerisier-fleur.

En la priskribo de la duontaga ekskurso D6, mi ne komprenis la jenan frazon :
« la Sanktejo Isejama, la loka protektejo kaj religia filio de Ise-Ĵinguu por tennooj, situanta en la gubernio Mie. »
Mi serĉis klarigojn sur la reto. Ankaŭ libroj helpis min.

En Esperanto :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ise-Sanktejo
http://eo.wikipedia.org/... (Ŝintoismo)
http://eo.wikipedia.org/... (Ŝintoaj sanktejo)
+ Enciklopedieto Japana (biblioteko de la Esperantista Brusela Grupo).

Ankaŭ anglaj (mi ne komprenas ĉion !) aŭ francaj retpaĝoj kaj franclingvaj libroj pri Japanio, vortaro, historio kaj civilizacio (notitaj en franclingva parto de tiu blogaĝo).

Jen resume kio mi komprenis sed mi ne certas ĉu tio estas bona.

****************************************

ise-ji-vojo-1

Ekzistis tri famaj pilgrimejoj kaj ĝenerala nomo estas, en la angla "Kumano Sanzan" kaj "Kumana Sansha" en la franca (les "Trois grands sanctuaires de Kumano"). Kumano Kodô estas la ĝenerala nomo de aro de pilgrim-vojoj al tiuj sanktejoj.
Tiuj pilgrimejoj aperis dum la periodo 794-1192 kaj tie oni honoras diversajn "diojn".
Tiuj pilgrimejoj alogis Imperiestrojn, eks-imperiestrojn kaj nobelojn el Kioto, sed ankaŭ militistojn kaj simplajn homojn de la popolo.
Pilgrimantoj devis marŝi laŭlonge de mallargaj vojoj. Pro tio oni nomis ilin la "formikoj al Kumano".
Se oni nun marŝas laŭlonge de tiuj pilgrimvojoj, oni sentas specialan etoson kaj malkovras arbarojn, malnovajn templojn kaj ŝtonajn bildojn de budhao.

ise-ji-vojo

Do ekzistis tradiciaj vojoj al tiuj sanktaj lokoj.
Unu el tiuj vojoj komenciĝas en la urbeto Ise. Tie staras temploj.
Uzante la japanaj vortoj oni diras "Ise-Ĵinguu" en Esperanto por tiu aro da temploj, kaj "Ise-jingu, the Grand Shrines of Ise" en la angla.

ISE antaŭe estis provinco, kaj nun prefektujo (gubernio) de MIE.
En eta urbeto ISE, staras la plej honoraj ŝhintoaj sanktejoj. Ĝia nomo ĝis 1956 estis Uji Yamada.

La sanktejo Isejama en Jokohamo eble estas loko de asocio de pilgrimantoj al la Granda Sanktejo de Ise-Ĵinguu.

Tio rilatas al ŝintoismo.

Ŝintoa sanktejo (japanlingve; ĵinĵa) estas religia instalaĵo fondita de ŝintoismo.
Malsame al kirko aŭ moskeo, ŝintoa sanktejo tradicie havas nek karakterizaĵojn de kapelo nek lokon por disvastigo; ĝia sola intenco estas por prokulti kaj adori kami-on kiu loĝas tie. En lastaj jarcentoj, precipaj gravaj kami-oj estis prokultataj tra la tuta Japanio.

Jen kelkaj eltiraĵoj de la reto kaj de libroj.

****************************************

Ŝ I N T O I S M O.
Eltiraĵo de Vikipedio.

Ŝintoo estas la enlanda religio de Japanio.
La nomo signifas "La vojo de la dioj".
Japane TO egalas al la ĉina TAO en taoismo.
Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo (japane BUTSU-to = "La vojo de la Budho") atingis Japanion. Ĝis tiam, la religio estis sennoma.
La ŝintoismon oni povas priskribi kiel formo de animismo.
Grava estas la kulto de naturaj animoj, japane KAMI, el kiuj tre grava estas la sundiino AMATERASU.

Hodiaŭ, la ŝintoismo konsistas el multaj sektoj,
el kiuj la plej bone konata inter esperantistoj estas Oomoto.
En Brazilo, ŝintoisma "Mesiisma Eklezio" estas tre konata.

Ĝis la dua mondmilito, unu formo de ŝintoismo estis ŝtatreligio en Japanio.
En la ŝtata ŝintoismo tre gravis la kulto de la imperiestro (japane TENNOO), rigardata kiel dio ĝis la imperiestro Hirohito devis rezigni pri tiu titolo post la kapitulacio en 1945.

Ŝ I N T O - O.
En Enciklopedieto Japana, T. Nakamura, Eldono de Kosmo, Osaka, 1964.

Laŭvorte La Vojo de Dioj.
La indiĝena kulto de japana popolo, konsistanta en la pi-riverencado al kami.
(pia ada riverenco ; franclingve : révérence, courbette)

La vorto KAMI, tradukata laŭ la moderna interpreto per "dio" aŭ "Dio", estis origine la honora vorto, signifanta "alta(j)", por ĉiuj sanktaj spiritoj aŭ diigitaj estaĵoj, adorataj pro ties respektivaj virtoj kaj povoj.

De la pli malnova antikveco, oni vidis KAMI en la naturobjektoj :
la suno, luno, montoj, riveroj, arboj, rokoj,
same kiel en la naturfenomenoj :
ne nur la vento, pluvo, tondro ktp., sed ankaŭ fekundeco, produktemo, elkreskado ktp.,
kaj nomis ĉiun el ili KAMI.

Tiel same, oni nomis KAMI
ankaŭ la mitologiajn diojn, ekzemple Amaterasa (Sun-Diino, vidu sube)
kaj mitologiajn homojn de artoj kaj metioj, la spiritojn de la gepatroj, naciaj herooj kaj virtuloj, kiuj kontribuis al la civilizo, kulturo kaj bonstatigo de la kunhomoj, aŭ mortis pro la patrujo aŭ loka komunumo.

Ankaŭ la spiritojn de kompatindaj viktimoj, martiroj kaj eĉ de bestoj kaj aliaj.

En kelkaj okazoj, KAMI estas malfacile distingebla de la spiritoj de animismo.
Sed en moderna ŝintoo, la kami-koncepto estas rafinita, kaj hodiaŭ implicas la ideojn de justeco, egaleco kaj paco.

Ĝenerale, la ŝintoo estas karakterize komunuma kun jaŝiro-j kiel la kulto-centro. (Vidu sube)

Por "ŝintoo" oni povas uzi la formon "ŝintoismo".
Sed bone notu, ke ĝi diferencas de ĉiuj ismoj de religioj (kiel budhismo, kristanismo, mahometanismo, ktp.) per tio, ke ĝi ne havas la fondinton, nek sanktajn librojn (kiel la sutroj, biblio, korano ktp), nek eĉ la "solan Dion".

La baza kredaro de la primitiva ŝintoo, kiu estas morala kaj religia, evoluis kun la folkloroj kaj mitoj buŝe transdonitaj generacion post generacio kaj, post la enkonduko de la skribsistemo, dokumentitaj en la "antikvaj kronikoj" (kelkaj libroj) de Japanujo.

La ŝintoo esence estas idilie-paca religio kiel la komunuma, morala bazo en la spirita vivo de japanoj.
(idili-o = francligve : idylle)

Se iuj konsideras ĝin asociita kun la japana militismo, ili ne eraras nur en tia senco, ke la asocio estis portempe kaŭzita de la centraliza kaj mobiliza manovrado de la japanaj registaroj, kiuj dum la militaj jaroj utiligis la ŝintoon por flamigi la torĉon de patriotismo kaj heroismo en la koro de la popolo ĝenerale.

A M A T E R A S A.
Amaterasu (en Vikipedio).
Sun-diino, filino de la Gedioj Izanagi kaj Izanami, kaj la pliaĝa fratino de Susano-o, en la japana mitologio.
Laŭ la tennoisma kredo, ŝi estas la prapatra diino de la tennoa familio kaj apoteozita en la Granda Jaŝiro de Ise, Mie-gubernio.

J A Ŝ I R - o.
Ŝintoa sanktejo kun torijo ĉe la fronta enirejo.
La jaŝiroj povas esti ŝtataj, provincaj, regionaj, urbaj, vilaĝaj ktp., depende de la kami, kiu(j) estas apoteozita(j) en ili.
Ili havas simbolismajn ritojn, ceremoniojn kaj festojn.

T O R I J - o.
Tipa enirpordego de jaŝiro, konsistanta el la kap-trabo metita horizontale sur du fostoj kaj la subtrabo, kiu kuntenas la fostojn. Ĝi estas ligna, ŝtona, fera, kaj aliaj.

APOTEOZ-I = Franclingve : diviniser, déifier.

****************************************

En Enciklopedieto Japana, T. Nakamura, Eldono de Kosmo, Osaka, 1964.

T E N N O - o.

Titolo de la japana regnestro, kies linio laŭkrede daŭras pli ol du mil jarojn.

Laŭ la Konstitucio de Japanujo proklamita en 1946, la tennoo estas ne la "suvereno", sed la "simbolo" de la ŝtato kaj de la unueco de la popolo.
Li ne koncernas sin en la ŝtatadministrajpolitikaj aferoj.

T E N N O I S M O.
La sistemo de regado de la tennoo kiel la imperiestro kun absoluta aŭtoritato super leĝdono, justico, ŝtatadministrado kaj kun suverena komandpovo super armeoj, kiu daŭris ekde la Meiĵi-restarigo (restarigo de la tennoa regado post bakufa) en 1868 ĝis la malvenko de la Japana Imperio en la dua mondmilito en 1945.

M I K A D O.
estas sinonimo de tennoo, sed ne estas titolo.
Etimologie,
MI = ĝentila, honora aŭ respektema prefikso,
KADO = "pordego".
La kunmetaĵo signifas : la tennoa domo.
Tiu vorto iam estis uzata, simile kiel "majesto" aŭ "moŝto", por indiki la tennoon respekte kiel duan aŭ trian personon.

Sekve, oni povas diri, "la mikado (aŭ tennoo) de tiu aŭ alia epoko", sed ne Mikado Meiĵi aŭ la Meiĵi-mikado.

Oni devas diri : Tennoo Meiĵi aŭ la Meiĵi-tennoo.

La vorto mikado restas nur en la klasika literaturo, sed eĉ post ĝia arkaikiĝo ĝi estis uzata de fremduloj.

Laŭ ties lingva vojo ĝi eniris en Esperanton.
Hodiaŭ ĝi estas ne nur uzebla sed uzinda, kiel "la mikada (aŭ tennoa) palaco aŭ familio" anstataŭ "imperiestra", ĉar la Japana Imperio ne plu ekzistas.

N’ayant pas compris une partie de la description d’une excursion, j’ai fait quelques recherches.
Voici un résumé de ce que je pense avoir compris
.

sanktejo-Kii

Dans une région située presque à la même latitude qu’Osaka, il y a un important lieu de pèlerinage. Des chemins de pèlerinage, comme pour le pèlerinage de Compostelle, y conduisent. En relation avec les anciennes capitales de Nara et Kyoto. Les sites sacrés et les chemins de pèlerinage dans les monts Kii sont inscrits depuis 2004 dans la liste du Patrimoine Mondial de l’Unesco.

Le lieu de départ d’une de ces routes de pèlerinage est la ville d’Ise.
Il y a également un sanctuaire important à Ise.
A Yokohama, il est prévu de voir un temple qui a un lien avec le sanctuaire d’Ise. Peut-être est-ce un lieu de retrouvaille pour les pèlerins de Yokohama en route vers la ville d’Ise.

Pour plus de détails, voir les liens et les extraits qui suivent.

****************************************

En anglais :
http://www.kassay.org/english/index.html
(Pilgrimage Road to the Three Grand Shrines of Kumano)
http://en.wikipedia.org/wiki/Ise_Shrine (Ise-jingū)
Angle : shrine = Franclingve : lieu de pélérinage, châsse, reliquaire, tombeau, chapelle (suivant dicos.Peut-être aussi "sanctuaire" ?).
http://www.isejingu.or.jp/english/
http://www.isejingu.or.jp/...koutu.htm (mapo)
http://www.kumadoco.net/... (Isi-ji route)
http://www.sekaiisan-wakayama.jp/... (Shrines of Kumano)
http://www.jal.com/world/en/...world_heritage/kii/...

En français :
http://fr.wikipedia.org/wiki/Temple_d'Ise (Ise-jingū)
http://fr.wikipedia.org/wiki/Amaterasu
http://fr.wikipedia.org/... (Trésor impérial du Japon)
http://fr.wikipedia.org/... (Shintoïsme)
http://fr.wikipedia.org/... (Kumano Kodô, Sites sacrés et chemins de pèlerinage dans les monts Kii
http://www.emuseum.jp/... (Au musée National de Tokyo, Trésors sacrés du sanctuaire Asuka, dépendance du grand sanctuaire de Kumano Hayatama)
http://web-japan.org/... (Sanctuaires Sanzan de Kumano (Trois Sanctuaires de Kumano)
http://whc.unesco.org/fr/list (Liste du patrimoine mondial de l’Unesco, World Heritage Committee)

****************************************

Source :
Le Japon, dictionnaire et civilisation, par Louis Frédéric, Editions Robert Laffont, 1996.

T E N N Ô.
Titre donné, depuis le 8ème siècle, à tous les empereurs après leur mort et remplaçant le titre ancien de DAi-ô ou d’Okimi.
Depuis 1868 (ère Meiji), le titre d’un empereur décédé est le même que celui de son ère (nengô). Ce titre est une japonisation du chinois Tian-wang (Roi céleste).
Aussi appelé Tenshi, Mikado.

Dans le tableau de l’ordre traditionnel des Tennô, des origines jusqu’à nos jours, il y en a 125, et les quatre derniers sont :
122 - Meiji (1852 < 1868 - 1912)
123 - Taishô ( 1879 < 1912 - 1926)
124 - Shôwa (Hirohito, 1901 < 1926 - 1989)
125 - Heisei (Akihito, 1933 < 1989 -)

H E I S E I.
« Paix et accomplissement », nom d’ère pris par l’empereur Akihito, né en 1933, à son avènement en 1989, succédant à son père Hirohito (Shôwa Tennô), et qui débuta en février 1989.

M E I J I - I S S H I N.
« Restauration de l’ère Meiji »,
révolution qui abattit, en 1868, le shôgunat d’Edo et mit au pouvoir l’empereur Mutsuhito (Meiji).
La capitale fut alors changée de Kyôto à Edo et cette dernière ville renommée Tôkyô.

M E I J I - J I D A L.
« Période de Meiji »,
correspondant au règne de l’empereur Meiji et caractérisée par la modernisation du Japon, l’adoption d’une Constitution avec un Parlement (la "Diète"), la modernisation de l’armée et de la marine, la guerre victorieuse contre la Chine (1894-1895) et celle contre la Russie (1894-1905), l’expansion territoriale du Japon (occupation de la Manchourie et de la Corée, etc.), faits qui mirent le Japon au rang des grandes puissances mondiales.

M I K A D O.
« Noble Porte », ancien nom donné au palais impérial de Heian-kyô (Kyôto) et symbolisant l’empereur.

ise-jingu-sanktejo-02

I S E.
Ancienne province, maintenant la préfecture de Mie.
La petite cité d’Ise (où sont situés les plus vénérés des sanctuaires shintô du Japon, l’Ise Kôdai-jingû et l’Ise Toyouke Daijingû) fut appelée Uji Yamada jusqu’en 1956.

J I N G Û.
Titre donné à certains sanctuaires shintô impériaux, tels que le Ise-jingû.

ise-jingu-sanktejo-01 ISE-wikipedia ise-jingu-sanktejo-03

ISE Kôdai-jingû (Kôtaijingû).
Un des deux grands sanctuaires d’Ise, appelé naikû (sanctuaire intérieur) où est vénéré le kami impérial Amaterasu Ômikami.
Il renferme le miroir sacré (yata no kagami).
Ce sanctuaire est reconstruit tous les vingt ans environ dans le même style ancien, en utilisant le bois de cyprès. L’ancien sanctuaire est alors démoli et découpé en petits morceaux qui sont vendus comme talismans.
Dernière reconstruction en 1993.
En même temps que le sanctuaire, on reconstruit également le pont Ujibashi qui y donne accès.
De nombreuses associations de pèlerins (Ise-kô) organisent chaque année, à des dates variables, des voyages aux deux sanctuaires d’Ise, qui comptent parmi les plus vénérés du Japon.

ISE Toyouke Daijingû.
Sanctuaire « extérieur » d’Ise (gekû) dédié au kami des céréales Toyouke Omikami.
Il est également reconstruit tous les vingt ans sur le même modèle depuis le 8ème siècle.
Ce sanctuaire est de dimension modeste (11x7x6 m) et est, comme la naikû, couvert en chaume.

K A M I.
Dans les cultes du Shintô, la religion originelle des Japonais, le mot KAMI sert à désigner tous les esprits divins, considérés comme « supérieurs » à la condition humaine.
Sont également parfois considérés comme kami les êtres d’exception, ainsi divinisés après leur mort.
Par extension, on donne le titre de kami à une personne qui est considérée comme exceptionnelle, soit par son talent, soit par ses oeuvres.
Par ailleurs, les kami, qui sont normalement vénérés (non adorés) dans des sanctuaires, peuvent habiter des sites naturels, rochers, montagnes, fleuves, etc., et protègent montagnes ou chemins.
La plupart des kami conservent un caractère local prononcé, ce qui fait que les croyances du Shintô ne peuvent être exportées.

wikipedia-shintoisme-1

S H I N T Ô.
Religion indigène du Japon vénérant des KAMI (forces de la nature ou « êtres supérieurs ») dont les esprits sont censés pouvoir habiter temporairement des objets ou des végétaux.
Pas de textes sacrés.
C’est probablement à la période Yayoi (~-300 à ~+300) que ses éléments de base furent adoptés, à la suite des mouvements de populations qui, à cette époque, se produisirent entre le continent et les îles.
Les croyances du peuple japonais s’organisèrent en un ensemble appelé shintô au 7ème siècle pour le distinguer de la nouvelle religion importée de Corée, le Bukkyô ou bouddhisme.
Assez rapidement, les croyances bouddhiques et shintô commencèrent de s’amalgamer dans l’esprit des Japonais qui ne voyaient pas beaucoup de différences entre les divinités.
Ce n’est qu’au début de la période de Meiji que le Shintô fut érigé en doctrine d’Etat et complètement séparé du bouddhisme, toujours considéré comme une religion « étrangère ».
On peut dire que l’on naît Japonais et Shintô tout à la fois, même si par la suite les Japonais adoptent une religion différente.
L’architecture du Shintô est originale et diffère de l’architecture bouddhique par des piliers profondément enfoncés dans le sol et des sanctuaires dans lesquels les fidèles n’entrent pas, les structures principales étant destinées à abriter le SHINTAI du ou des kami.
Le SHINTAI est le « corps » ou « support matériel » d’un kami et peut être un miroir, un sabre, un joyau ou une effigie souvent tenue secrète.
Les fidèles restent au dehors, et vénèrent les kami devant l’entrée du sanctuaire en frappant une ou plusieurs fois dans leurs mains et en murmurant une prière ou invocation tout en s’inclinant en signe de profond respect après avoir fait un petit présent.
Les sanctuaires shintô sont toujours construits en des sites naturels réputés pour leur beauté et leur simplicité.
Ils sont précédés de un ou plusieurs porches particuliers appelés TORII qui indiquent la nature sacrée des lieux.

T O R I I.
Portique marquant l’entrée d’un sanctuaire shintô ou la proximité d’un lieu sacré.
Les torii peuvent être uniques, en enfilade de trois (cas le plus général) ou en très grand nombre (comme au Fushimi Inarijinja à Kyôto).
Certains, rares, ont des portes.
Dans le style le plus simple et le plus ancien (Shimmei ou Kuroki), le torii se compose essentiellement de deux piliers réunis au sommet par deux barres transversales.
Les piliers n’ont pas de base et sont enfoncés directement dans le sol.
Généralement en bois et peints en rouge, les torii peuvent être en pierre ou en bronze.

T A I S H A.
Nom donné à certains grands sanctuaires shintô.

KUMANO HAYATAMA-TAISHA. Sanctuaire shintô à Shingû, reconstruit en 1894.
KUMANO HONGÛ-TAISHA. Sanctuaire shintô peut-être fondé au 8ème siècle.
KUMANO NACHI-TAISHA. Sanctuaire shintô fondé à Nachi Katsuura.
Ces 3 sanctuaires, collectivement appelés Kumano Sansha, furent le siège d’un grand mouvement syncrétique (tendance à une "fusion" des doctrines en une seule) shintô bouddhique. Ces sanctuaires devinrent un but de nombreux pèlerinages.

J I N J A.
Nom général donné aux sanctuaires du Shintô.
Ils sont classés selon leur importance en jingû (ou ), taisha (ou ô-yashiro) et simples jinja (ou miya, sha).
Au tout début des croyances shintô, il n’existait aucun bâtiment particulier pour vénérer les kami, qui étaient censés résider dans des montagnes ou des lieux sacrés.
Par la suite, on érigea dans ces lieux des sanctuaires provisoires pour les besoins de telle ou telle cérémonie, qui étaient ensuite détruits.
Puis on en vint à établir des sanctuaires permanents. Suivant une ancienne coutume voulant qu’on érige un nouvel édifice à chaque grande cérémonie, certains sanctuaires sont périodiquement reconstruits sous la même forme.
On considère que le plus ancien style d’architecture des jinja est antérieur à l’introduction du bouddhisme au Japon. Caractéristiques : piliers profondément enfoncés dans le sol, plancher surélevé, construction simple en bois couverte en chaume.
On distingue onze styles de jinja. A partir de l’époque de Nara : piliers sur base en pierre, toits de tuiles, couleur rouge des bois, etc.
La plupart des jinja sont annoncés par des torii ou portiques qui indiquent la nature sacrée du lieu.

****************************************

http://www.isejingu.or.jp/english/anime...
animation en anglais
http://www.isejingu.or.jp/english/anime2... avec son.

14:37 Écrit par Fr@ncine dans Ailleurs | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : japon |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.