10/07/2007

D4 Minato-Mirai 21

uk07emblemo-100

92-a Universala Kongreso de Esperanto.
Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007

minatori-mirai-kongresejoj-2007 yokohama-congres yokohama-port

http://www.uea.org/kongresoj/2007/db_duontagaj_ekskursoj....
Duontaga ekskurso D4 Minato-Mirai 21

Sabato kaj lundo posttagmeze (13h30-16h00), ĵaŭdo matene (9h30-12h00)
La ekskurso organizita de LKK parte okazas piede, parte uzas publikajn transportilojn!

La Kvartalo MM21 estas la nova kaj daŭre kreskanta centro de Jokohamo, kie troviĝas du el niaj kongresejoj.

La kvartalo plenumas aktivan rolon kiel centro de komerco, internacia komunikado, kulturo, turismo ktp.

La natura beleco kaj ampleksaj konstruaĵoj sendube ĉarmos vin ne nur tage sed ankaŭ vespere pro la lumigita pejzaĝo.

yokohama-bay-bridge-ponto yokohama-bay-bridge

Ni transpasos unue la Internacian Ponton
kaj marŝos laŭ la 500-metra antikva fervoja trako.

Poste ni vizitos la Pormemor-Parkon de la Velŝipo Nipponmaru, alinome "Cigno de Pacifiko".
Ĝi estis konstruita en 1930 kiel trejnŝipo kaj navigadis 1 830 000 kilometrojn ĝis 1984.

Laste ni vizitos la Simbolan Turon, kiu estas 70-etaĝa kompleksa konstruaĵo kaj la plej alta en Japanio (296 m).
Ĝi estas la simbolo de Jokohamo kaj havas hotelon, oficejojn, butikojn, restoraciojn kaj komunan spacon.
Ni supreniros al la rigardejo sur la 69-a etaĝo per la plej rapida lifto en Japanio. De tie ni povos rigardi panoramon de la mirinda pejzaĝo de Jokohamo kaj, kun vetera bonŝanco, ankaŭ la Fuĵi-Monton.

http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/vidinda/02haveno/ha...

Golfponto de Jokohamo
La Golfponto de Jokohamo malfermiĝis en 1989.
Ĝi estas giganta sed eleganta pendoponto per oblikve streĉitaj kabloj.
La ponto estas la parto de la Metropola Aŭtoŝoseo (trikoridora aŭtovojo sur ambaŭ flankoj), entute 860 metrojn longa kaj 55 metrojn alta super la maro. Tial eĉ grandega ŝipo kiel "Reĝino Elizabeto la Dua" povas facile veturi sub la ponto.
Malsupre de la aŭtoŝoseo oni povas piediri sur "Ĉiela Promenejo (Sukai-ŭoku)", 320 metrojn longa.
De la ronda rigardejo nomata "Ĉiela Ripozejo (Sukai-Raunĵi)" oni povas ĝui la panoramon de la tuta haveno inkluzive de Fuĵi-monto kaj la duoninsulo Boosoo.
Por atingi ĝin, oni supreniras per lifto sur la kajo Daikoku.
Vespere bele iluminata ponto ĉarmas spektantojn.

Ĉiela Promenejo : 9h30 - 20h00, malfermita escepte de la dua mardo, 600 enoj, 20 minutoj buse de Jokohamo (JR).

turo-simbola

Simbola Turo
Ĉi tiu 70-etaĝa kompleksa konstruaĵo estas la plej alta en Japanio (296 m) kaj la simbolo de Jokohamo.
La konstruaĵo kun la aneksita instalaĵo havas hotelon, oficejojn, butikojn, restoraciojn kaj komunan spacon.
La panoramo de sur la 70-a etaĝo estas mirinda.
Oni povas atingi la etaĝon en 40 sekundoj per la plej rapida lifto en Japanio.

10:00 - 21:00 ĉiutage, 1000 enoj por la panorama rigardejo, 5 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR), aŭ 3 minutoj piede de Minato-Mirai (Linio de Minato-Mirai).

Pormemora Parko de Velŝipo Nipponmaru
La bela velŝipo Nipponmaru alinome "Cigno de Pacifiko" estas en Pormemora Parko.
Ĝi estis konstruita en 1930 kiel trejnŝipo.
Ĝis 1984 la ŝipo navigadis 1.830.000 kilometrojn.
Muzeo de Haveno kaj Ŝipo
La historio kaj evoluado de ŝipoj estas montrataj per miniaturoj.
Vizitantoj povas vidi la havenon de Jokohamo telekondukante per tri video-kameraoj starigitaj en tri lokoj.
10:00 - 17:00 krom la kvara lundo, 600 enoj (komuna bileto kun la velŝipo Nipponmaru), 5 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR).


(Traduction libre et partielle)
Samedi et lundi après-midi, jeudi matin.
L’excursion organisée par le comité local se déroule à pied et utilise les transports en commun.

Le quartier de Minatori-Mirai est le nouveau centre toujours en croissance de Yokohama.
C’est dans ce quartier que se trouvent nos lieux de congrès.
Le quartier joue un rôle actif comme centre commercial, de communication internationale, de culture, de tourisme, etc.
La beauté naturelle et les bâtiments vous charmeront certainement, non seulement la nuit mais également en soirée par le paysage illuminé.
Nous traverserons d’abord le pont international et marcherons le long de l’ancienne voie ferrée longue de 500 m.
Ensuite nous visiterons le parc du souvenir du voilier dont le nom se traduit par Cygne du Pacifique. Il a été construit en 1930 comme navire-école et a parcouru plus de 1,5 million de km jusqu’en 1984.
Pour finir, nous visiterons la Tour Symbolique, haute de 296 m, qui est une construction complexe de 70 étages et la plus haute du Japon. Elle est le symbole de Yokohama et comprend un hôtel, des bureaux, des boutiques, des restaurants et des parties communes.
Nous monterons à la terrasse du 69ème étage par l’ascenseur le plus rapide du Japon. La vue sur Yokohama est merveilleuse et, si le temps le permet, on peut voir le Mont Fuji.

nipponmaru-voilier voilier-nipponmaru

Le Pont sur le golfe de Yokohama a été ouvert en 1989. C’est un pont élégant, énorme, suspendu par des câbles. Le pont fait partie de l’autoroute métropolitaine, avec trois voies de chaque côté, en tout 860 m de long et à 55 m au-dessus de la mer. C’est pourquoi un grand navire comme le navire Reine Elizabeth II peut facilement passer sous le pont.
Sous l’autoroute, il y a une route « la promenade du ciel » longue de 320 m pour les promeneurs.
De l’endroit « Repos du ciel », on peut admirer le panorama sur l’entièreté du port ainsi que sur le Mont Fuji et la presqu’île Boosoo. Pour y arriver, on monte par un ascenseur au quai Daikoku.
En soirée, le pont joliment illuminé charme les spectaeurs.

La tour symbolique est une construction complexe de 296 m, la plus haute du Japon et le symbole de Yokohama. Le panorama depuis le 70ème étage est merveilleux et on y arrive en 40 secondes.

10:23 Écrit par Fr@ncine dans Ailleurs | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : japon |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.