28/12/2006

Batalo kontraŭ ebriaj stirantoj

boire, trinki

En Belgio kiel en aliaj landoj
estas multaj akcidentoj, vunditoj kaj mortintoj
kies respondeculoj estas homoj kiuj drinkas alkoholon kaj poste volas stiri siajn veturilojn.

Kompreneble dum jarfino estas pli da akcidentoj.
Estas tempo memorigi ekziston de du eblecoj por eviti tion al tiuj kiuj volas drinki kaj stiri.

boire, trinki

1
Elekto de BOB.
Legu ĉiposte liberan tradukon de mesaĝo de respondeculo de Instituto Belga por Sekureco suRvoje.
Tiu kiu komprenas la francan aŭ la flandran lingvon rigardu la retejon
http://www.ibsr.be

boire, trinki

2
Dum jarfino ekzisto de junaj respondecaj stirantoj.
Retejo en la franca, flandra, germana aŭ angla lingvo
http://www.ryd.be
(en la angla : Responsible Young Drivers)

boire, trinki

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
1

boire, trinki

Ekde decembro 1995, dum jarfinaj festoj oni kaptas la okazon memorigi la jenan mesaĝon :

en ĉiu grupo kiu amuziĝas,
oni ne forgesu elekti personon
kiu ne trinkos alkoholon
kaj sekurece veturigos aliajn.
Sen tiu persono, neniu festo
 !

Tiu koncepto (abstrakta kaj ĝenerala ideo) estis sukceso en Belgio kaj eksterlande.

La nomo de la persono estas BOB, mallongigo de la nomo Roberto.
Franclingve la nomo eniris la ĉiutagan lingvon.
Oni aŭdas : « Hodiaŭ mi estos BOB » aŭ « Kiu estos BOB ĉivespere ? »

boire, trinki

Nun estas la dekunua sinsekva jaro.
La nova kampanjo okazas de la unua de decembro 2006 ĝis la dekkvina de januaro 2006 kadre de ago « miestaspor »

La koncepto estas universala :
ĉiu rajtas iam honore esti BOB, kia ajn estas aĝo aŭ sekso.

Laŭvice :
Ne estas ĉiam la sama persono kiu estas BOB.

Pozitiva karaktero de la persono :
Bob permesas ke la aliaj sentime amuziĝas.
Tio ne estas teda laboro. Kontraŭe tio estas valoriga rolanto.

Ĉieestadpovo de BOB :
li (aŭ ŝi) kapablas ĉeesti samtempe en ĉiu festloko, kia ajn estas la horo aŭ tago aŭ semajno.

boire, trinki

Dank’al tiu koncepto, BOB reprezentas nun la batalon kontraŭ la danĝero de ebriaj stirantoj.

Eblas festi kaj trinki alkoholon dank’al BOB
al kiu oni konfidas ne nur la ŝlosilon de la aŭto,
sed ankaŭ sian vivon.
Neniu festo sen ĉeesto de BOB.

Ĉijare nova retejo kiu permesas trovi iun kiu estos BOB aŭ sin proponi kiel BOB.

En Brusela Regiono, la veturiloj, busoj kaj tramoj, havos kolorojn de BOB.

Jarfine gravas memorigi ke alkoholo kaj vojsekureco ne estas amikoj.

boire, trinki

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
2

En la angla « Responsible Young Drivers »
Mi ne memoras ekde kiam gejunuloj proponas sin por veturi hejme homojn kiuj tro trinkis alkoholon dum jarfina vespero.
Oni telefonas kaj du gejunuloj alvenas aŭte ekzemple al restoracio.
Unu stiros la veturilon de la drinkulo kaj la dua sekvas en sia aŭto.

boire, trinki

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
3

En Bruselo dum jarŝanĝa nokto eblas trovi kelkajn tramojn kaj busojn de la Publika Brusela Transporto kaj ili estas senpaga dum tiu nokto.

boire, trinki

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Présentation en espéranto de la campagne pour BOB de l’Institut Belge de la Sécurité Routière et des jeunes « Responsible Young Drivers » en réponse à une lettre d’un ami japonais.

21:58 Écrit par Fr@ncine dans Bruxelles Ville et Région | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : divers |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.